2009. december 2., szerda

Ferenczfalvi

Kolomano Ferenczfalvi{Ferenczfalvi Kálmán} (1921-2005) estis hungara heroo de la 2-a mondmilito. Li estis premiita de Ordeno de Veruloj de Mondo (Righteous Among the Nations) pro savado de 2000 judoj kaj persekutatoj.

Kolomano Ferenczfalvi servis, kiel ekonomia oficiro en laborserva regimento proksime de Budapeŝto. En oktobro de 1944 li sabotis la komandon de sia ĉefkomandanto, ĉar li ne volis transdoni siajn subulojn al faŝistoj. Li liberigis ĉiujn laborservulojn. Poste li fuĝis al Budapeŝto kun siaj antaŭaj subuloj, kie Ferenczfalvi estigis iun pŝeŭdan unuon el siaj alivestintaj fuĝantoj. Ĝis la januaro de 1945, ĝis liberiĝo de Budapeŝto, li donis falsajn dokumentojn al plurcento da judoj, maldekstruloj, intelektuloj, studentoj.

Post la jaro 1945 Ferenczfalvi retransloĝiĝis al provinca urbo Gyöngyös, kie li loĝis ankaŭ antaŭ la mondmilito, sed sia heroaĵo restis sekreto. En la 1980-aj jaroj unu el siaj savintuloj trovis Ferenczfalvi-on, kaj post tio ĉi en la jaro 1988 li povis transpreni la elitan honorigon en Instituto Yad Vashem (Jerusalemo).

La soldata militbravaĵo estas eterniginta en la dokumentfilmo „La ŝtono plorĝemas”.